Sufiĉa bilingvismo – kio estas tio?

24/08/2015 22:35
 

Afonso Camboim


 

Vendredon 26-an de junio, en la restoracio Supren Verda, Braziljo, la intervjuanto de la programo "Supren Babilado", mia amiko poeto Paulo Nascentes, paroligis min rilate al la koncepto Esperanto, bilinguismo suficiente (t.e., sufiĉa dulingveco – aŭ bilingvismo), proponita de mi. Tiam, vole nevole, mi malnetis parole la ideon, kiun mi prezentas en ĉi tiu artikoleto.

 

Mi diris, interalie, ke ĉiu homo kiu vidas sin kiel eron de la homaro nepre trovas nesufiĉan lerni ian ajn duan (aŭ trian, kvaran...) etnan lingvon, krom la gepatran, ĝuste ĉar tiuj lingvoj ne kapabligas tiun homon parole komunikiĝi kun ĉiuj – nur kun specifaj komunumoj. Tia du- (tri-, kvar-...) lingveco nepre estas nesufiĉa...

 

La koncepto fakte estas tre simpla, kaj ĝia kerna nocio tute akordiĝas kun la propono mem de Esperanto, kiel “dua lingvo por ĉiu popolo”. Ĝi emfazas, ke, samkiel la apero de la elektra lampo, ekzemple, ĝenelale eksigis la lumigon per kandeloj, la apero kaj la viviĝo de la Internacia Lingvo devus eksigi la tradician neceson lerni fremdajn lingvojn (io kio tre hontige ankoraŭ estas devigata en la lernejoj de ĉiuj landoj). Ĝi komprenigas, ke la fremdlingva studado, tute senefika kaj elspeziga pseŭdosolvo, krom malvidebligi la veran problemon de la internacia komunikmanko, ignoras la ekziston de la vera solvo, jam provita kaj pruvita, nome Esperanto. Ĝi reliefigas la evidenton, ke paroli altnivele plurajn lingvojn tute ne eblas al ĉiuj homoj (kaj ke eĉ tio estus nesufiĉa!), sed paroli bone duan lingvon, precipe se tiu lingvo logikas kaj facilas kiel Esperanto, eblas al preskaŭ ĉiuj homoj nuntempe.

 

La “sufiĉeco” en tiu koncepto rilatas ankaŭ la efektivan eblecon scipovi la du lingvojn (sen la balbutado kiu karakterizas la uzadon de fremdaj lingvoj) kaj la aliron al la homkapablo esprimiĝi plene per la parolo (sen lingva handkapo), en ajna parto de la mondo. Se paroli duan lingvon je la nivelo de la unua ne estas facile, la dua lingvo lernenda, do, efiku pri la tuta problemo (ne pri parteto).

 

Pensi pri “sufiĉa bilingvismo”, finfine, estas pensi realisme ne nur pri dua lingvo monde lernata, sed ankaŭ pri la senlima uzado de la teknologiaj komunikiloj. Nuntempe la plej avangardaj teknologioj pri komunikado estas limigitaj de la simplaj praaj lingvobaroj, kaj nia progresema civilizacio ridinde "senpotencas" antaŭ la "plena neebleco" paroli la saman lingvon. Niaj maŝinoj sendas (kaj ni ricevas) mesaĝojn el Plutono, sed du homoj ofte ne sukcesas interparoli de unu al alia ambasejo en la sama strato aŭ de unu al alia najbara seĝo en UN-kunveno. Io grave eraras en tiu logiko, precipe konsiderite, ke ni ĵus konkeris la rimedojn por la interplaneda komunikado, kaj ke jam de 127 jaroj ni konkeris la rimedon por la rekta transnacia interparolado. Elkalkulante, kion valoras la internacia atingo de la telefonio aŭ eĉ la "whatsappo", se la lingva kodo ne estas komuna al la komunikantoj? 

 

Contato

Esperanto Bilinguismo Suficiente Esperanto Sufiĉa Dulingveco
(Por rekta pervorta komunikado inter la popoloj)
Braziljo - Brazilo
+55.6191566154 camboim.afonso@gmail.com