Esperanto kaj registaroj - unu defendo

14/04/2014 15:23

De Afonso Camboim


Du iniciatoj meritadas specialan atenton de la geesperantistoj en Brazilo, aperigante bonajn esperojn al kelkaj, kaj iujn timojn al aliaj: la Leĝoprojekto (LP) 6.162/2009, kiu inkluzivas Esperanton en la Leĝon pri Direktricoj kaj Bazoj por Edukado (LDB), kaj la Malferma Letero al Prezidentino Dilma, kiu repostulas al la brazila registaro agadon dum la procedo por adopto de Esperanto. 

Defende de la LP 6.162/2009, cirkulas interrete peticio, kaj freŝdata artikolo de Pedro Cavalheiro, kuraĝiganta la geesperantistojn subskribi ĝin, majstre elmontras la malpravon antaŭ timoj kaj la malfortikecon de kontraŭaj argumentoj al la LP de senatano Cristovam Buarque en la esperanta medio. 

Ĉi-kuntekste, defendo de la malferma letero fariĝas same necesa, antaŭ la malsekureco manifestata de kelkaj geesperantistoj, kiam temas pri interago inter esperantismo kaj registaroj. Pri tio, mi skribas la jenan pripenson.
 
Mi antaŭdiras, ke mi ne scius diri precize, kio igus esperantiston nei la validecon elvoki registarojn, kiel eblajn rapidigilojn de la efektivigo de Esperanto kiel internacia lingvo. Mi nur povas provi supozi, kia hipotezo estus malantaŭ tia pozicio.

Metante min tiel, elvenas unu demando post alia. Ĉu kelkaj geesperantistoj imagas esti tiel pretenda la ideon pri incito de la registaroj, tiel ke ili povos disdegni ĝin, kaj konduki nin al “ridindeco”? Kia ridindeco? Ĉu ne estas pli ridinde teni nin ĉe la marĝeno de la socioj pro obstina komplekso pri malsupereco, aŭ pro kaŝita fiero? Kia pretendo? Ĉu tiu pri uzo de la demokratia rajto de la civitanoj instigi la registaron profiti rimedon disponeblan, tamen neglektatan? Ĉu la “pretendo” demandi pri la relativa malŝparo, en kiu konsistas la ekskluziva elekto de la tradicia politiko pri fremdlingva instruado? Ĉu la “pretendo” provi disponigi al la registaro rajtigitan profesiularon por komenci procedon, kiu aliel neniam komenciĝus?
 
Ĉu ili pensas, ke tiu estas misio tiel neebla, ke eĉ ne indus ĝin provi? (Kiel scii sen provo?) Ĉu ili imagas, ke publikaj povoj ne devas havi ian ajn devon antaŭ proponoj, kiel tiu pri Esperanto? Ĉu ili pensas, ke nenia speco de registaro neniam povos avangardi pri tiu afero? Ĉu ili pensas, ke ne koncernas al registaroj ia ajn kompromiso kun Esperanto, escepte la elparolo de belaj vortoj dum kongresaj malfermoj aŭ subskribo de favoraj rezolucioj (simple por fari bonan ŝajnigon ĉe Uneskon)?

Ĉu ili konsideras pli prudente atendadi tion, kio ne okazis en 126 jaroj: la miraklo, ke la tutmonda loĝantaro amase interesiĝu pri Esperanto, aŭ ke Esperanto magie fariĝu alloga por grandaj kompanioj, kiuj ekinvestus en ĝin?

Ĉu ili imagas, ke Esperanto ekfariĝos valora por la socio, eĉ ekster la instrusistemoj, kaj anonima antaŭ la publikaj povoj? Ĉu ili kalkulas je la hipotezo, ke la studenta junularo subite “vekiĝos” kaj ekstudos Esperanton en ĉiuj landoj, kvankam tiu lernado tute ne helpos ĝian vivprotokolon, nek en ĝia antaŭenigo post ĉiu lernojaro?

Ĉu ili pensas, ke la geesperantistoj perdos sian ĉarmon, se Esperanto simple estos kondukata de la registaroj? Ĉu la devena ideo provi konduki Esperanton, kiel “duan lingvon de ĉiu popolo” jam estis forĵetita, kaj mi ne estas sciinta tion? Ĉu iu pensas, ke konkretigos Esperanton kiel duan lingvon kun forestado de la registaroj? Ĉu oni imagas, ke procedo tia, ne komenciĝos iam, ie? (Kial ne tie ĉi? Kial ne nun?) Ĉu iu komprenas, ke proponi, ke la registaroj akceptu komenci la procedon pri adopto de Esperanto devigas nin antaŭoferti instruistaron pretan por dungado? (Kaj kio malebligus la registarojn partopreni, kune kun la geesperantistoj, la kapabligon de instruistoj?)

Ĉu iu pensas, ke Esperanto, ideo tiel sublima, “ne povas miksiĝi kun registaroj”? Ĉu iu pensas, ke Esperanto fariĝus nacia lingvo se iu registaro ekadoptos ĝin? (Kaj ĉu iu pensas, ke registaro adoptus internacian lingvon izole? Por kio?) Ĉu iu taksas, ke enkondukite “de supre malsupren” Esperanto malaŭtentikiĝus? (Kaj kial neniu alia havaĵo de la homa civilizo fariĝas malaŭtentika kiam estas enkondukata “de supre malsupren” fare de la eduksistemoj?).

Do, mia rekomendo estas, ke oni legu pli bone tion, kio estas implicita kaj eksplicita en la propono de la malferma letero. Ĝi petas, ke Brazilo komencu adoptoprocezon, samtempe kondukante la proponon al grupoj da partneraj nacioj. Temas pri propono kun internaciaj implikoj, ĉar ne taŭgas rezoni nur nacie pri aferoj ligataj al Esperanto. Evidente, Brazila Esperanto-Ligo devas konduki la proponon al UEA (mi ne scias, kial tio ankoraŭ ne fariĝis), por ke ĝi ekestu reproduktita en aliaj landoj. Estus sensence peti al la registaro, ke ĝi envolvu siajn internaciajn partnerojn en la procezon, se ni mem ne envolvas la niajn.

La iniciato klopodi iel enmeti Esperanton en la agendon de la registaroj havas, finfine, je la plej malbona hipotezo, la avantaĝon atentigi (inkluzive la gazetaron) pri la afero de la lingvo internacia - kio reprezentas eventualajn senpagajn propagandajn spacojn. Eĉ se tiu propono aperigos bombardon da kontraŭaj opinioj aŭ koleraj atakoj, ĝi emas defii la kutiman senmovecon de la “senmova movado” kaj igi nin respondi, por kio ni venis, finfine.

Esperantigis
Osmar da Silva Alves
Câmara Brasileira da Língua Internacional Esperanto - CBLIE

 

Contato

Esperanto Bilinguismo Suficiente Esperanto Sufiĉa Dulingveco
(Por rekta pervorta komunikado inter la popoloj)
Braziljo - Brazilo
+55.6191566154 camboim.afonso@gmail.com