Esperantistoj kaj esperantofonuloj

03/09/2013 15:57
 

De Afonso Camboim

 

 

Aurélio (unu el la plej famaj vortaroj de la portugala lingvo) diras ke esperantisto estas "persono kiu parolas Esperanton aŭ kiu estas ĝia fano." Tiu vortaro ne citas esperantofonulo-n (samkiel ne citas rusofonulo-n), sed pro tio ke ĝi citas francofonulo-n, germanofonulo-n kaj arabofonulo-n, ekzemple, nenio nuligis la formadon de la termino esperantofono, kaj derivitaj, kiel jam regas. Esperantisto, do, ampleksas du apartajn kategoriojn de individuoj: la parolantoj (uzantoj) kaj la "fanoj" (simpatiantoj, subtenantoj, defendantoj, ktp.). Mankas al ĉi tiuj, komponanto esenca al tiuj: lernado de la lingvo - kiu havigas precize la esperantofonecon, en plia aŭ malplia grado de uzkapablo.

 

 

Saltante de la vortaro al la kulturo de la internacia lingvo, oni trovas, ke bonaj esperantistoj, ĝenerale, opinias ke esperantisto nepre estas, aŭ tuj estos, esperantofonulo. Tiu kategorio, la de "fanoj", kiun inkluzivas vortaroj, estas simple preterlasita de la Esperanto-movado. Efektive, ĝi estas komputita kiel komenca nulo. La originala "deficito pri esperantofonio" de lingvo kiu komenciĝis per "sola parolanto" kaj bezonis pruvi, ke fakte estis farebla (kaj ne nur projekto), kaj aliaj historiaj faktoroj, induktis tion, ke la esperantismo estadas movado kun fokuso pri tuja formado de parolantoj, de kompetentaj uzantoj de la lingvo. En tiu etoso, esperantisto estas tiu kiu parolas Esperanton – malgraŭ ke oni toleru amikeme tiujn kiuj parolas "pli-malpli", sed sub la epitetoj krokodilojeternaj komencantoj aŭ "esperantistoj saluton-ĝis- revido."

 

 

Tamen, atenton: se atribui malmultan gravecon al simpatiantoj, subtenantoj, defendantoj ktp. (favore al fokuso pri formado de parolantoj) eble estis la plej bona strategio de esperantistoj en la pasinteco, daŭrigi neglektadon pri tiuj "fanoj" povas esti unu el la plej grandaj eraroj de esperantistoj en la nuntempo.

 

 

La konstanta formado de novaj parolantoj sendube ĉiam estos io fundamenta por esperantismo. Sed hodiaŭ, kiam Esperanto estas jam establita kiel vivanta lingvo, kiam la abundo de eventoj kaj kulturaj produktaĵoj per ĉi tiu interlingvo jam ne permesas honestan dubon pri la alta kvalito de parola komunikado farita per ĝi, klasifiki kiel "esperantisto" nur "parolantoj de Esperanto" estas nenio pli ol misgvidita malŝparo pri la energio de la "kvanta faktoro". Laŭ politika vidpunkto, tiu estus eraro neakceptebla fare de E-movado. En politiko, instanco al kiu esperantismo ne povas ne apelacii (se ĝi volas esti oficiale "naskita" kaj volas esti io socie), la kvanto estas la unua kvalito: nenio eniras la tagordon sen signifa kvanto.

 

 

Do, por komenci ripari ĉi tiun denuncitan miskomprenon, taŭgas al esperantismo rekoni, akcepti, komputi, stimuli kaj agnoski kiel bonajn esperantistojn, tre krome la esperantofonulojn, ĉiujn "fanojn" de Esperanto, eĉ se ili ne diras (ankoraŭ) nuran vorton en Esperanto. Taŭgas, krome, labori por la optimumigo de tiu “forto”, kiu (oni ne iluziiĝu) ne emus evolui al esperantofoneco, escepte pro kompensiga plio, ŝpruconta precize el tiu oficialigo kiun favoras ĝia aktiva ĉeesto. Tre malmultaj individuoj alfrontas la duoblan sinoferon, krom publike deklari sin favore al "utopio", investi kaj vivi en la avangardo de tiu "utopio". Tiamaniere, per tiu malgranda ŝanĝo (inkluziva) de konceptoj, esperantistoj, kiuj estas tiom malmultaj kaj tiom malfortaj, proporcie al la rolo apartenata al ni en la internacia areno, baldaŭ estos pli multaj kaj pli fortaj. Tiam, pro la altvalora potenco de la nombro (kion certagrade ni jam havas, eĉ senkonscie pri ĝia valoro), ni povos pensi serioze depostuli ĉe la registarojn, en la civitana kaj politika sencoj de tiu vorto, kaj kun reala ŝanco pri ne esti traktataj kiel "komencaj nuloj".

 

Contato

Esperanto Bilinguismo Suficiente Esperanto Sufiĉa Dulingveco
(Por rekta pervorta komunikado inter la popoloj)
Braziljo - Brazilo
+55.6191566154 camboim.afonso@gmail.com