"Lerni multajn lingvojn" (laŭ Nietzsche)

24/05/2013 18:50

 

"Aprender muitas línguas" (segundo Nietzsche) - em Esperanto

 

De Afonso Camboim

 

Unu el la lastaj grandaj pensistoj de la homaro kiu antaŭvidis kaj defendis internacian lingvon (post Voltaire, Descartes, Leibniz, el inter aliaj) estis Friedrich Nietzsche, en profunde inspirita tekstero de verko publikigita nur naŭ jaroj antaŭe L. L. Zamenhof (Doktoro Esperanto) publikigi sian Internacian Lingvon. La tekstero pritraktas klere kaj klare la realan signifon kaj la pereigajn implicojn de poliglotismo, kiun oni ĝisnuntempe alvokas (nekredeble) kiel “solvilon” al diverslingveca problemo inter la popoloj. Jen ĝi:

 

 “267. Lerni multajn lingvojn plenumas la memoron per vortoj, anstataŭ per faktoj kaj ideoj, nekonsiderinte ke memoro estas ujo kiu en ĉiu homo povas ricevi nur precizan kaj limigitan plenumaĵon.  Krome, la lernado pri multaj lingvoj pereas ĉar kredigas ke oni havas lertecojn, kaj fakte tio aldonas ian allogan prestiĝon en socia zorgo; tio ankaŭ nerekte pereas ĉar baras la akiron pri solidajn konojn kaj la intencon konkeri seriozece aliulan respekton. Finfine, tio similas hakilobaton ĉe la radiko de la subtila lingvosento kiun oni havas pri gepatra lingvo: ĝi estas nekuraceble vundita kaj ruiniĝinta. La du popoloj kiuj produktis la plej bonajn stilistojn, la grekoj kaj la francoj, ne lernis fremdajn lingvojn. – Tamen, ĉar la interhomaj rilatoj emas pli kaj pli kosmopolitiĝi kaj ĉar nuntempe londona komercisto, ekzemple,  jam bezonas komunikiĝi skribe kaj parole pere de ok idiomoj, lerni plurajn lingvojn estas sendube necesa malbono, kiu, alvenonte al la ekstrempunkto, trudos la homaron trovi kuracilon: kaj en malproksima estonteco ekzistos por ĉiuj nova lingvo, unue kiel komerca kaj poste kiel lingvo por intelektaj rilatoj, tiom certe kiom iam ekzistos suraera navigado. Ĉar kiucele la lingvistika scienco estas studinta dum unu jarcento la lingvoregulojn kaj elmezurinta tion kio estas nacesa, valora kaj bonfunkcianta en ĉiu lingvo?” (Friedrich Nietzsche – 1844/1900 -, Aforismo 267, en Homeca, troe homeca – Humano, demasiado humano  – 1878 -, Companhia das Letras, São Paulo, 2000). – substrekita de mi.

 

Malgraŭ ke li agnoskas la “necesan malbonon” pri kosmopolita civitano esti parolenda almenaŭ "ok lingvojn", Nietzsche substrekas la apriorajn malavantaĝojn de tiu vojo kaj profete konkludas (kiel fidbaloto por la homa inteligenteco) ke ĝi, la poliglotisma vojo, estos necese trapasinta, pro la ekiĝo de "nova lingvo". Estas notinde, ke li ne prikonsideris la internacian adopton de la lingvo de iu popolo kaj ke li raportis al "malproksima estonteco", antaŭita de stadio en kiu estus celataj nur komercaj rilatoj.

 

En nuntempa analizo de Nietzschea profetaĵo (tute plenumita rilate al aero navigado), oni konstatas ke la fazo de internacia komerca lingvo ekbildiĝas pere de la angla lingvo, kvankam malfortike (pro internacieco tre limigita pritrakte de sociaj klasoj, de teritoria medio ktp.) kaj kvankam distorde (pro aktoreco de malnova lingvo de iu popolo kvazaŭ "lingvo de ĉiuj popoloj" - "misio [simple] neebla").

 

Koncerne al la "lingvo de la intelektaj rilatoj" (kaj, ni kompletigus: de la "elkoraj"), ni povas konsideri, ke la Nietzschea "malproksima estonteco" ne alvenis ankoraŭ. Kvankam la instrumento kiu plene garantias tiun kondiĉon estis kreita nur naŭ jarojn post la profetajxo de Nietzsche, homoj ankoraŭ ne havis sufiĉan intelektarecon por apliki ĝin. Tio samestas kvazaŭ la homaro, absurde, estus forlasinta la ideon de aviado tuj post la invento de "14 Bis", devigante al kelkaj obstinaj individuoj la ĝenan rolon de senfine montri ke la instrumento estas starigita, ke ĝi funkcias, kaj ke ĝi nur devas esti uzata por ke evoluu kaj donu siajn fruktojn. Ĉi tio ne estas farita pri la aviadilo (dankinde), sed bedaŭrinde, faradas per Esperanto, pro la simpla fakto ke ĝi estas "invento" kiu povas havi anstataŭantojn - senefikajn, sed kun grandegaj avantaĝoj por iuj.

 

Esperanto, parenteze, estas en la kategorio de tiuj inventoj kies avantaĝoj ofte ne estas konataj de la plej grandaj profituntoj kaj kies ĝenerala profito fronte karambolas kontraŭ la interesoj de tiuj, kiuj povas malhavi ĝin. Plie, ĝi  estas verko kiu nur plenumiĝas per la statuso de oficialeco en ĉiu nacio, sen kiu ĝi ne estos pli ol "neekzistanta evento", por ĉiuj celoj, kaj, kiel tia, netaŭga kaj netaŭgebla al normalaj homoj - verko, do, kiu certe ne prosperas malzorgite de naciaj registaroj. Tiuj registaroj, finfine, nuraj kompetentaj aŭtoritatoj por efikigi la por-esperantajn Unesko-Rezoluciojn de 1954 kaj 1985, laŭdeve instigitaj de esperantistoj, ebligos la plenan plenumon de la profetaĵo de Nietzsche. Tio, kompreneble, en la optimisma supozo, ke niaj karaj esperantistoj (kiel heroeco!) ne insistu je neglektado, aŭ eĉ je forĵetado, pri tiu "malpura" konkurenco.

 

Contato

Esperanto Bilinguismo Suficiente Esperanto Sufiĉa Dulingveco
(Por rekta pervorta komunikado inter la popoloj)
Braziljo - Brazilo
+55.6191566154 camboim.afonso@gmail.com